Voltairenet.org
 Réseau de presse non-alignée

Havana librofoiro : nova libro de Fidel.
de Agence Cubaine de Nouvelles*

La libro “Fidel Castro Ruz. Pensoj.” estis prezentita en la internacia librofoiro de Havano, kiu sesias ekde la oka de februaro en ĉi-urbo.



16a februaro 2007

Outils

 Imprimer
 Envoyer

Pays
 Cuba

Havano, 15 feb (ACN) La nova libro rezultis el reviziado selekta de pli ol 400 publikaj elparoloj de la kuba prezidento, kaj ĝin kompilis la kuba kreinto Pedro Creach Corrales.

En la halo Fernando Ortiz de la fortreso La Cabaña, ĉefa sidejo de la librofoiro, Eliades Acosta, direktoro de la nacia biblioteko José Martí, esprimis ke tiu ĉi nova teksto fontis el laŭdinda strebado de la kompilanto por ordigi kaj sistemigi la ideo-torentojn kaj konceptojn kiuj trairas la agadon kaj parolojn de revolucia politikisto kiel Fidel Castro.

Acosta emfazas ke ne temas pri akademia kompilo nek scio-arkeologio, sed rezulto el kompromiso kaj urĝeco de la bataloj fronte al daŭra plifortiĝo de la usona politiko kontraŭ la kariba insulo.

Li emfazas ke en la nunaj tempoj tre gravas doni parolvicon al Fidel, faciligi lian rektan paroladon al la legantoj.

Krome, Acosta emfazas ke per tiuj pensoj, la kompilinto enmanigas al la legantoj milon da argumentoj por venki dememoriĝon, konfuzon kaj nescion.

La tekston aperigas la eldonejo Latinamerika kaj Kariba Kulturdomo ( Intercambio Cultural Latinoamericano Unicornio A.C.2006) kaj aldone, aperas opinioj de elstaraj figuroj el la tuta mondo rilate la rolon de Fidel en la monda revolucia movado.

La kompilinto, Pedro Creach, naskiĝis en la montoĉeno Maestra, en la orienta parto de Kubo, diplomiĝis pri historio kaj fondis la brajlan centron de la eldonejo José Martí. cov arp 07 04:35

 Agence Cubaine de Nouvelles
Agence Cubaine de Nouvelles (ACN) c’est une division de l’Agence d’information nationale (AIN) de Cuba fondée le 21 mai 1974.
La artikoloj de tiu aŭtoro





 

 



Thèmes
Occupation de l’Irak
001. Occupation de l'Irak
- + + +


 

À propos du Réseau Voltaire - Contacts - RSS

  

Top