Voltairenet.org
 Réseau de presse non-alignée

Kuba ministro elstarigas NOAL-rolon en UNESCO
de Agence Cubaine de Nouvelles*

La kuba ministro pri eksteraj rilatoj, Felipe Pérez Roque, asertis ke la sudaj landoj estas viktimoj de internacia ordo absurda kaj kruela, kiu malebligas la evoluon, la pacon kaj progreson.



13a marto 2007

Outils

 Imprimer
 Envoyer

Pérez Roque alparolis nome de la Movado de Nealiancitaj Landoj (NOAL), kiun Kubo nuntempe prezidas, antaŭ la Organizo de UN por Edukado, Scienco kaj Kulturo (UNESCO) en Parizo, raportis la agentejo Prensa Latina.

En sia parolado, kiu markis la reaktiviĝon de la agadoj de la NOAL en UNESCO, Pérez Roque memorigis ke la alvoko rezultis el la Dekkvara Pintkunsido okazinta en Havano en 2006, kie oni emfazis la bezonon rekuperi la tradician rilaton.

La kuba ministro alvokis por “unueca laboro” kontraŭ merkatigo de la plejparto el la intelekta produktado kaj ties privatigo, “kiu transformas konojn en instrumenton por pludaŭrigi malegalecon”.

Li asertis ke “nin minacas la aspiro transformi la kulturon en varon kaj nuligi la kulturan diversecon”.

La kuba ministro argumentis ke “ni alvenis ĝis la ekstremo ke la aŭtenta kaj aŭtotkona arto, la artaj esprimoj de niaj landoj estas nomataj “alternativa kulturo”, komdamnitaj je la homogenigaj kaj banalaj patronoj de la nomata industrio de amuzo.

Li aldonis ke klereco turniĝis alternativon, kaj banaleco kaj komerco turniĝis normon. La arto kiu igas pensi turniĝis disidenton dum regas mediokreco.

La insula ministro memorigis la rolon de la movado de NOAL denuncante la problemojn en la mondaj informofluoj kaj precizigis ke ekde 1977 ĝis 1982 la NOAL, pere de UNESCO, impulsis la Novan Mondan Ordon de Informado kaj Komunikado.

Pérez Roque konsideras ke nuntempe la defioj pli grandas. La gravaj problemoj minancantaj la sudajn landojn, anstataŭ malkreski, iĝas pli akraj.

 Agence Cubaine de Nouvelles
Agence Cubaine de Nouvelles (ACN) c’est une division de l’Agence d’information nationale (AIN) de Cuba fondée le 21 mai 1974.
La artikoloj de tiu aŭtoro




 

 



Thèmes
Occupation de l’Irak
001. Occupation de l'Irak
- + + +


 

À propos du Réseau Voltaire - Contacts - RSS

  

Top