Voltairenet.org
 Réseau de presse non-alignée

Kubo gastigas internacian konferencon pri medio.
de Agence Cubaine de Nouvelles*

Proksimume 700 profesiuloj landaj kaj eksterlandaj partoprenas en la Kongresa Palaco ĉi-urbe, la sesan internacian kongreson pri medio kaj evoluo por pridebati la daŭropovecon de la medio.



3a julio 2007

Outils

 Imprimer
 Envoyer

Juan M. Martínez, ekzekutiva sekretario de la evento, informis ke la debatojn partoprenos fakuloj el 30 landoj ĝis vendredo, kiam Kubo prezentos sian strategion median por la periodo 2007-2010.

Li indikis ke en tiu dokumento oni donas kontinuecon al la programoj kiuj garantias ke la lando estu inter la malmultaj kiuj ĉiujare altigas la arbaran surfacon, kreskigitan en 2006 ĝis pli ol 33 mil hektaroj, kio altigis la indikilon de reabarigo ĝis 25 elcento.

Li anoncis ke Achim Steiner, ekzekutiva sekretario de la programo de UN por medio (PNUMA), prelegos en la kongreso, kies organizantoj atendas la plej altan partoprenon ekde ties komenco en 1997.

Reprezentantoj de organismoj, institucioj sociaj kaj akademiaj, esploristoj, profesiuloj, edukistoj, fakuloj, entreprenistoj kaj aliaj interesitoj ĝenerale, estis kunvokitaj por analizi gravajn aferojn por la mondo, aparte pri klimataj ŝanĝoj.

Tiu ĉi estas la internacia tradicia kunveno pli trascenda rilate medion, kiu okazas en Kubo, kaj ĝi celas daŭrigi kaj vastigi la diskutojn por transdoni spertojn kaj informojn akumulitajn al la partoprenantoj pri la efikoj de la nuntempa primedia krizo.

La laboragendo, per prelegoj kaj rondaj tabloj, inkluzivas la plej daŭrigeblajn formojn manovri kaj agadi pri la naturaj rimedoj. Samtempe okazos ekspozicia foiro de teknologioj, projektoj kaj spertoj primediaj.

Ankaŭ sesios, samtempe, la kongresoj pri protektitaj areoj, primedia edukado, primedia agado, manumo de ekosistemoj kaj biodiverseco kaj integrita manumo pri hidro-rimedoj, kiuj grupigas kelkajn simpoziojn kaj metiejojn. ll arh 07 06:34

 Agence Cubaine de Nouvelles
Agence Cubaine de Nouvelles (ACN) c’est une division de l’Agence d’information nationale (AIN) de Cuba fondée le 21 mai 1974.
La artikoloj de tiu aŭtoro



Kuba Informa Agentejo (AIN)

 

 



Thèmes
Occupation de l’Irak
001. Occupation de l'Irak
- + + +


 

À propos du Réseau Voltaire - Contacts - RSS

  

Top