Voltairenet.org
 Réseau de presse non-alignée

Ekas en Usono kaj Kanado solidara karavano al Kubo
de Agence Cubaine de Nouvelles*

Denove la karavano organizita de la grupo usona Pastroj por Paco kolektos medicinajn provizojn por la kuba popolo en Usono kaj Kanado, antaŭ ol vojaĝi al la insulo kiu eltenas dum pluraj jardekoj ekononomikan sieĝon altrudatan de la usonaj administracioj.



4a julio 2007

Outils

 Imprimer
 Envoyer

La solidara misio, kiu haltos 120-foje en sia trairado, estas formita de 14 aŭtobusoj. Ties membroj klarigis ke la celo estas manifestacii kontraŭ tiu krima regulo altrudata al Kubo, raportas la hodiaŭa eldono de la kuba gazeto Granma.

Lucía Bruno, heroldo de la religia fondaĵo, memorigis ke la solidara programo celebros sian 18an jaron, kaj en 2006 ĝi alportis proksimume 60 tunojn da provizoj al la kariba lando.

Kutime la personoj donacas medikamentojn, terapeŭtikajn maŝinojn, biciklojn, piedirilojn, inter aliaj varoj, aldonis Bruno al la gazeto Seattle Times.

Proksimume 300 aktivuloj kuniĝas ĉiujare por partopreni tiun fratecan karavanon, ŝi aldonis, venas homojn el ĉiuj aĝoj.

La Blanka Domo altrudas dum preskaŭ 50 jaroj feran blokadon ekonomian, komercan kaj financan kontraŭ Kubo, kio ja kostis pli ol 70 mil milionoj da dolaroj pro perdoj al la insulo.

La karavano Pastroj por Paco 2007 celas translokiĝi al Havano ekde Tampico, Meksiko. La unua aŭtobuso ekiris ĉi lunde ekde Seattle, konfirmis la organizantoj. np/ARL

 Agence Cubaine de Nouvelles
Agence Cubaine de Nouvelles (ACN) c’est une division de l’Agence d’information nationale (AIN) de Cuba fondée le 21 mai 1974.
La artikoloj de tiu aŭtoro



Kuba Informa Agentejo

 

 



Thèmes
Occupation de l’Irak
001. Occupation de l'Irak
- + + +


 

À propos du Réseau Voltaire - Contacts - RSS

  

Top