Samkiel en pasintaj jaroj, la kubaj artistoj transdonos sian amikan mesaĝon en tiu ĉi 4ª de julio, tago de la sendependeco de Usono.
La havana teatro aŭditorio Amadeo Roldán estos scenejo de koncerto kie ĵazo estos protagonisto per la rekonata trumpetisto kuba José Luis Crego, La Greko, kaj ties invititoj.
La propono konsistigos tributon al la usonaj muzikistoj, aparte al la kreintoj de ĵazo, konata muzika ĝenro naskiĝinta en la usona regiono Nueva Orleans, kiu de antaŭ du jaroj suferis damaĝojn pro la uragano Katrina.
Repertuaro kuba kaj usona konsistigos programon subtenatan de la kuba instituto de muziko, kiu ratifas respekton kaj admiron de la kubaj muzikistoj al Louis Amstrong kaj al la plej bonaj reprezentantoj de tiu arto en Usono, samkiel al la historiaj ligoj kiuj unuigas ambaŭ popolojn kaj la dezirojn pri pli bona estonteco.
aam