Voltairenet.org
 Réseau de presse non-alignée

Bush krime mensogis, asertis Gore Vidal
de Agence Cubaine de Nouvelles*

La elstara intelektulo usona Gore Vidal, asertis ke la prezidento Bush krime mensogis al la mondo, rilate al la agresa milito kontraŭ Irako.



15a decembro 2006

Outils

 Imprimer
 Envoyer

Dum renkontiĝo kun kubaj verkistoj en la Domo de la Amerikoj ĉi-urbe, la intelektulo detale parolis pri la temo kaj esprimis ke Bush devigis la aliancanojn aniĝi en konflikton kies finon neniu antauscias kaj efektivigas deliktojn kontraŭ la usona konstitucio.

Tiurilate li asertis ke Bush devus esti akuzita de la Reprezenta Ĉambro kaj juĝita en la Senato de sia lando. Li taksis la nunan administracion kiel estraro de la Pentagono kaj petrolnegocistoj.

Li esprimis siajn zorgojn pri tio ke Usono fariĝu Imperio, kaj esprimis ke depost la 11ª de septembro okazis la unua ŝtatrenverso en la historio de sia lando kaj minimume devus pasigi du generaciojn por Rekuperi tion perditan.

Li emfazis ke en vero, en Usono neniam ekzistis demokratio nek ekzistas taŭgaj politikaj partioj ĉar la patroj-fondintoj de la patrio tiel decidis.

Rilate al la ekonomika blokado altrudata de Usono al Kubo, Gore Vidal esprimis ke ne ekzistas praktika kialo por ĝin daŭrigi kaj li esperas ke la novaj politikaj generacioj ĝin haltigu.

Pri la reprezalioj de la usona administracio kontraŭ usonanoj vojaĝantaj al Kubo, li deklaris ke temas pri agoj kontraŭkonstituciaj kaj kontraŭleĝaj, kaj kiam la Supera Kortumo ricevu tiajn kazojn oni devus rifuzi ilin.

La renkontiĝon partoprenis intelektuloj kiuj vizitas la insulon okaze de la havana kinofestivalo kaj ankaŭ la kuba ministro pri kulturo, Abel Prieto.

 Agence Cubaine de Nouvelles
Agence Cubaine de Nouvelles (ACN) c’est une division de l’Agence d’information nationale (AIN) de Cuba fondée le 21 mai 1974.
La artikoloj de tiu aŭtoro




 

 



 

À propos du Réseau Voltaire - Contacts - RSS

  

Top