Bildoj pri la vizito de Chávez al Fidel kaj detaloj de la dialogo inter ambaŭ gvidantoj en Havano, estis elsenditaj de la kuba televido kaj radio ĉi-marde vespere.
Chávez esprimis al Fidel sian plezuron konstatante la pliboniĝon de ties sanstato, kiu iom post iom resaniĝas depost grava kirurgiaĵo.
Estis sciate ke ambaŭ prezidentoj pritraktis temojn rilatajn al la rilatoj inter Kubo kaj Venezuelo, la alternativon bolivaran por la Amerikoj (ALBA) kaj la nuntempan situacion latinamerikan kaj tutmondan.
Chávez transdonis specialan saluton de la brazila arkitekto Oscar Niemeyer, kiu suferis akcidenton kaj nuntempe resaniĝas. Poste li klarigis al la gazetaro pri sia dialogo kun Fidel kiu inkluzivis la evoluon de la energetika revolucio, kaj asertis ke li trovis la kuban gvidanton bonanima kaj ideoklara.
La venezuela gvidanto reiris al sia lando kaj estis adiaŭita de la unua vicprezidento kaj generalo de armeo Raúl Castro, kiu dankis la solidaran kaj bonkoran geston de la venezuela amiko.