La solidara misio, kiu haltos 120-foje en sia trairado, estas formita de 14 aŭtobusoj. Ties membroj klarigis ke la celo estas manifestacii kontraŭ tiu krima regulo altrudata al Kubo, raportas la hodiaŭa eldono de la kuba gazeto Granma.
Lucía Bruno, heroldo de la religia fondaĵo, memorigis ke la solidara programo celebros sian 18an jaron, kaj en 2006 ĝi alportis proksimume 60 tunojn da provizoj al la kariba lando.
Kutime la personoj donacas medikamentojn, terapeŭtikajn maŝinojn, biciklojn, piedirilojn, inter aliaj varoj, aldonis Bruno al la gazeto Seattle Times.
Proksimume 300 aktivuloj kuniĝas ĉiujare por partopreni tiun fratecan karavanon, ŝi aldonis, venas homojn el ĉiuj aĝoj.
La Blanka Domo altrudas dum preskaŭ 50 jaroj feran blokadon ekonomian, komercan kaj financan kontraŭ Kubo, kio ja kostis pli ol 70 mil milionoj da dolaroj pro perdoj al la insulo.
La karavano Pastroj por Paco 2007 celas translokiĝi al Havano ekde Tampico, Meksiko. La unua aŭtobuso ekiris ĉi lunde ekde Seattle, konfirmis la organizantoj.
np/ARL