La kuba gvidanto parolis antaŭ pli ol cent mil loĝantoj de la provinco Camaguey, oriente de Havano, en la placo de la revolucio majoro generalo Ignacio Agramonte okaze de la celebroj pro la tago de nacia ribelemo.
Raúl asertis denove la pretecon dialogi je egalrajta nivelo kun la nova administracio usona en la jaro 2008 kaj aldonis ke se ili flankenlasas superpotencecon, la dialogoj estos bonvenaj por solvi la diferencojn ; male, ni daŭre rezistos aliajn 50 jarojn se necese, li emfazis.
Raúl ankaŭ sciigis ke la prezidento Fidel Castro rekuperiĝas kaj intense laboras per valoraj kontribuoj kiel evidentiĝas en la diversaj pripensoj aperigitaj de la gazetaro pri gravaj temoj kaj memorigis ke eĉ dum la plej malfacilaj momentoj li ĉiam kontribuis per saĝo kaj sperto fronte al ĉiu esenca decido.
Li memorigis ke la usona registaro deklaris siajn celojn profiti tiun kojunkturon por detrui la revolucion, sed ili renkontis la historian volon de la kubanoj defendi sian patrolandon sen timi danĝeron nek malfacilaĵojn.
Parolante pri enlandaj temoj li esprimis ke Kubo ne ankoraŭ eliris el la konata speciala periodo, tial ke por eliri el tiu malfacila situacio oni devos enprofundiĝi en aspektoj kiel disciplino, kontrolado kaj produktiveco en ĉiuj laborsferoj, kaj li atentigis ke ne okazos spektaklaj solvoj, sed rezultoj derivataj el ŝparoj kaj realaj streboj.
Li alvokis la civitanaron batali ĉiutage kontraŭ eraroj kiuj akrigas malfacilaĵojn, speciale tiujn rezultantaj el la ekonomia, financa kaj komerca blokado altrudata de Usono kaj aparte de la nuna administracio en tiu lando.
Raúl denuncis la obstaklojn starigatajn de la usona registaro rilate la plenumon de la migraj interkonsentoj, pri la nombro minimuma de vizoj jare donataj al kubanoj, kio stimulas kontraŭleĝan elmigradon kaj endanĝerigas la sekurecon eĉ de la usonanoj mem. Tamen, asertis Raúl, Kubo daŭre plenumos siajn kompromisojn rilate la menciitajn interkonsentojn pri migrado.
Pri aliaj enlandaj temoj, la kuba vicprezidento rekonis ke la salajro ankoraŭ estas evidente ne sufiĉa por kontentigi ĉiujn bezonojn, kaj pro tio ĝi ne plu plenumis sian rolon certigi la socialisman principon ke ĉiu alportu laŭ sia kapablo kaj ricevu laŭ sia laboro.
Li asertis ke la lando laboras tiurilate kun rapideco sed ne haste nek kun multaj publikaj deklaroj, por ne krei falsajn esperojn, kun la sincereco kiu ĉiam karakterizis la revolucian registaron.
Li memorigis ke ni vivas meze de ekonomia internacia situacio tre malfacila, kun militoj, politika malstabilo, detruado de la medio kaj prezaltigo de petrolo, aldone al la ĵusa decido de Usono, esence, transformi maizon, sojon kaj aliajn nutraĵojn en brulaĵojn.
La kuba gvidanto reasertis la profundan konvinkon konstrui socialismon, kaj memorigis ke je la 26ª de julio 1989, Fidel asertis ke en la hipoteza kazo ke Sovetunio malaperu, ni daŭrigos antaŭen pretaj pagi la altan prezon de libereco kaj agado surbaze de niaj principoj.
Hodiaŭ, aldonis Raúl, la historio demonstris ke tiu decido havas la firmecon de roko, kaj konsekvence nia devo estas transformi konceptojn kaj metodojn iam taŭgajn, sed nun ja superitaj de la vivo mem.
rpb ns rsl 07